jueves, 23 de abril de 2020

Viktoro per Esperanto

Mi vivĝojas kiel Scienculo, sed mi estas ankaŭ Budaisto-Animisto, kiu ja ŝatas sciencfikcion kaj animeon. Esperante, mi nomiĝas Viktoro Medrano. Mi naskiĝis kaj loĝis en Filipinoj, kaj loĝis iam en Japanio, loĝis iam en Usono, loĝas plejparte en Kanado, kaj multe vojaĝis en multaj landoj en kvar kontinentoj.

Mia hejmlando Filipinoj similas al bunta Karibio. Multaj kulturoj trapasis kaj trapasas ilin. Mi komparas Filipinojn ankaŭ al la magia insulara mondo Termaro de la rakontoj de la fama aŭtorino Ursula K. Le Guin.

Mi multe vigle cerbumas pri futurologio. Kio estos la estonteco de la homaro, sur Tero, aŭ eĉ ekster Tero? Eble, ja jam ekzistas vivo ekster Tero. Ekde mia knabeco, mi interesiĝas pri astrobiologio. Eble, ekstertera vivo estas stranga kaj ekzotika.

Mi estas frandemulo. Mi ŝatas azian gastronomion, sed ne nur. Mi spertis manĝi strutaĵon en taja restoracio en Kanado. Eble, mi ŝajnas esti pekanto, ĉar mi spertis manĝi balenaĵon en Japanio pro invitado de mia kunlaboranto. Pardonu min, grandaj balenoj! Ankaŭ eĉ ranaĵon mi spertis manĝi en Meksiko. Kokajn piedojn mi provis en ĉina restoracio en Kanado. En Filipinoj, Japanio, kaj Kanado, mi spertis manĝi ekzotikajn fruktojn kiel jakvojn, duriojn, drakofruktojn, sizigiojn, jokotojn, kakinokojn, kaj umeojn.

Mi interesiĝas pri multaj lingvoj kiel pri akademikaj liberigiloj. Lingvoj estas kiel kalejdoskopoj kaj kiel fenestroj al aliaj mondoj. Mi tre interesiĝas pri indiĝenaj lingvoj en ĉi tiu mondo kiel pri la klasika naŭatla kaj la inuktituta. Mi tre interesiĝas ankaŭ pri artefaritaj lingvoj kiel pri Loĵbano, Esperanto, kaj Interlingvao. Kiel hobiisto, mi ja eĉ kreas miajn proprajn lingvojn. La korpo estas kiel lingvo. Mi estas ja nudisto. Mia vivo estas kiel ĉielarko.


No hay comentarios:

Publicar un comentario